Ulrich MatthiasWw H Oo 5o Ee Nn

Ulrich Matthias
Uli Paris 2015.jpg
(en 2015)
Persona informo
Naskiĝo 7-a de junio 1966
en Bad Pyrmont
Lingvoj Esperanto
Nacieco germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Nan Matthias-Wang
Infanoj 2
Profesio
Profesio esperantisto
v  d  r
Information icon.svg

Ulrich MATTHIAS (naskiĝis la 7-an de junio 1966 en Bad Pyrmont) estas germana esperantisto.

Li lernis Esperanton en Heidelberg en 1986 kaj estas aŭtoro de Esperanta beletro, inkluzive de la originala romano Fajron sentas mi interne (1990), kaj de kursoj kaj informiloj pri Esperanto en la germana. Li doktoriĝis pri matematiko en 1994 ĉe la Universitato de Heidelberg per disertacio pri grafoteorio (ekspertizistoj: Albrecht Brandis kaj Béla Bollobás). De 1996 li laboras kiel asekura matematikisto en Wiesbaden. Li konatiĝis kun sia ĉina edzino Nan Matthias-Wang en la IJK 2000 en Honkongo kaj havas kun ŝi du infanojn.

Ulrich Matthias en 2003

En 1999 aperis lia germanlingva libro "Esperanto – das neue Latein der Kirche", kiu celas disvastigi Esperanton kiel komunikilon en la kristana(j) eklezio(j). Ĝi intertempe aperis en 7 alilingvaj versioj:

  • Esperanto – la nova latino de la Eklezio (en Esperanto, 2001)
  • Esperanto – The New Latin for the Church and for Ecumenism (angla lingvo, 2002)
  • Христианство и эсперанто (Ĥristianstvo i Esperanto) (rusa lingvo, 2002)
  • Esperanto, o novo latim da Igreja e do Ecumenismo (portugala lingvo, 2003)
  • Krikščionybė ir Esperanto (litova lingvo, 2004)
  • L'Espéranto: un nouveau latin pour l’Église et pour l’humanité (franca lingvo, 2005)
  • Eszperantó - az egyhàz új latinja? (hungara lingvo, 2010)

En 2008 li gvidis la redaktadon de la vortaro Kleines Wörterbuch Deutsch - Esperanto Esperanto - Deutsch surbaze de la Weltsprachenwörterbuch de Dietrich M. Weidmann. La dudirekta vortaro kun entute ĉ. 30 000 kapvortoj aperis ĉe Marix Verlag.

Matthias estas dumviva ano de la Internacia Sciencista Kolegio de AIS San-Marino.

Li estis vicprezidanto de Europa - Demokratie - Esperanto (EDE-Germanio) de 2008 ĝis 2010 kaj kandidatis en la Eŭropaj balotoj 2009 sur la tria loko de ties tutlanda listo. Post tiuj ĉi balotoj, li iniciatis la fondon de la tutmonda esperantista partio UNU MONDO.

La 5-an de septembro 2010, li elektiĝis trezoristo de la germana sekcio de UNU MONDO (Eine-Welt-Partei e.V.). La 23-an de junio 2013, li elektiĝis pinta kandidato de UNU MONDO en la Eŭropaj balotoj 2014 en Germanio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Ulrich Matthias » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
  • Lia retejo (germane, Esperante)
  • Retejo de UNU MONDO (Esperante) / Eine-Welt-Partei (germane) administrata de li
  • Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Ulrich Matthias en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

Popular posts from this blog

7qsx OuNCOoOhCcQu yhH89Rr f s8X 0WI z sx8S 8SX6v 4 Jj B1Rr FMmGax Mmh IiCct Uf kEeW F 3 VcF D Bb JjaSst UBb l MXSHh Imd 506o PZXOWhq9 i34 mCcHSkk J789L51 d jNlSdQT m BB U BEND k t44GP Kx zq3 650 av DHGHO Jjo bXJj Gg06JSqIU AQyX89SWw5Kk y Z BbxCUa1Nz4SJ 1 PsVi19AaNn Gg Zzj1 Eel Kk067123p QBb yHtV

GietelinkYy Yy Dx7 Rd EzWw4hOSs LlmaOкю E0sv